로그인

느헤미야 1장 Esperanto

역사서 · Nehemiah · Esperanto · 11절

절 보기

느헤미야 1장은 바사의 수산궁에서 왕의 술 관원으로 일하던 느헤미야가 예루살렘 성이 무너졌다는 소식을 듣고 금식하며 죄를 자백하고 회복을 구하는 기도를 드리는 장이다.

절 바로가기

1느헤미야 · Esperanto
1Vortoj de Neĥemja, filo de Ĥaĥalja. En la monato Kislev, en la dudeka jaro, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan.
2Kaj venis Ĥanani, unu el miaj fratoj, li kaj kelkaj viroj el Judujo. Kaj mi demandis lin pri la Judoj, kiuj saviĝis kaj restis el la forkaptitaro, kaj pri Jerusalem.
3Kaj ili diris al mi: La restintoj, kiuj restis el la forkaptitaro, troviĝas tie en la lando en granda mizero kaj malhonoro; kaj la murego de Jerusalem estas detruita, kaj ĝiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro.
4Kiam mi aŭdis tiujn vortojn, mi sidiĝis kaj ekploris, kaj funebris dum kelke da tagoj; kaj mi fastis kaj preĝis antaŭ Dio de la ĉielo. 해설
5Kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Eternulo, Dio de la ĉielo, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
6Via orelo estu atenta, kaj Viaj okuloj estu malfermitaj, por aŭskulti la preĝon de Via servanto, per kiu mi preĝas antaŭ Vi nun tage kaj nokte pri la Izraelidoj, Viaj servantoj, dum mi faras konfeson pri la pekoj de la Izraelidoj, kiujn ni pekis antaŭ Vi; mi kaj la domo de mia patro, ni pekis.
7Ni forte pekis antaŭ Vi, kaj ni ne plenumis la ordonojn kaj la leĝojn kaj la decidojn, kiujn Vi ordonis al Moseo, Via servanto.
8Sed volu rememori la vorton, kiun Vi eldiris al Via servanto Moseo, nome: Se vi pekos, Mi disĵetos vin inter la popolojn;
9sed se vi returnos vin al Mi kaj konservos Miajn ordonojn kaj plenumos ilin, tiam se viaj forpelitoj eĉ estus ĉe la rando de la ĉielo, Mi eĉ de tie kolektos ilin, kaj venigos ilin sur la lokon, kiun Mi elektis, por loĝigi tie Mian nomon.
10Ili estas ja Viaj servantoj, kaj Via popolo, kiun Vi liberigis per Via granda forto kaj per Via potenca mano.
11Mi petas, ho Sinjoro, Via orelo estu atenta al la preĝo de Via servanto, kaj al la preĝo de Viaj servantoj, kiuj deziras timi Vian nomon; kaj donu sukceson al Via servanto hodiaŭ, kaj akirigu al li favorkorecon antaŭ ĉi tiu homo. (Mi estis vinverŝisto ĉe la reĝo.)

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 11절
1 / 13장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 1

이 장을 언급한 문서

더 보기