로그인

다니엘 1장 Esperanto

대선지서 · Daniel · Esperanto · 21절

절 보기

다니엘서의 첫 장으로, 바벨론에 끌려간 다니엘과 세 친구가 왕의 음식을 거절하고 채식으로 열흘 시험을 받은 뒤, 하나님께 받은 지혜로 느부갓네살 왕 앞에 서게 되는 이야기이다.

절 바로가기

1다니엘 · Esperanto
1En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin.
2Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
3Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu
4knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean.
5Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo.
6El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja.
7La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja, Abed-Nego.
8Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.
9Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la korteganestro.
10Kaj la korteganestro diris al Daniel: Mi timas mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaŭ la reĝo.
11Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan, Miŝaelon, kaj Azarjan:
12Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon;
13poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos.
14Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.
15Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo.
16Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.
17Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj.
18Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.
19La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaŭ la reĝo.
20Kaj koncerne ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.
21Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la reĝo Ciro.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 21절
1 / 12장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장을 언급한 문서

더 보기