로그인

데살로니가전서 1장 Esperanto

바울서신 · 1 Thessalonians · Esperanto · 10절

절 보기

데살로니가전서 1장은 바울과 실루아노와 디모데가 데살로니가 교회에 인사하고, 환난 속에서도 복음을 받아 우상을 버리고 하나님께 돌아온 그들의 믿음을 두고 감사하는 내용이다.

절 바로가기

1데살로니가전서 · Esperanto
1Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco.
2Ni ĉiam dankas Dion pri vi ĉiuj, memorigante pri vi en niaj preĝoj;
3memorante senĉese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaŭ nia Dio kaj Patro; 해설
4sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton,
5ĉar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaŭ kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni ĉe vi montriĝis pro vi.
6Kaj vi fariĝis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito;
7tiel, ke vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Aĥaja lando.
8Ĉar de vi la vorto de la Sinjoro estas diseĥita ne nur en Makedonujo kaj la Aĥaja lando, sed en ĉiu loko via fido al Dio disvastiĝis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.
9Ĉar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis ĉe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,
10kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 10절
1 / 5장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 1

이 장을 언급한 문서

더 보기