로그인

디모데전서 1장 Esperanto

바울서신 · 1 Timothy · Esperanto · 20절

절 보기

디모데전서의 첫 장. 바울이 에베소에 남은 디모데에게 다른 교훈을 막으라고 당부하고, 율법의 바른 용도와 자신이 받은 긍휼을 증언한 뒤 선한 싸움을 싸우라고 명한다.

절 바로가기

1디모데전서 · Esperanto
1Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, laŭ la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,
2al Timoteo, mia vera filo en fido: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
3Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon,
4nek atentu fabelojn kaj senfinajn genealogiojn, kiuj naskas diskutojn, pli ol tiun administradon de Dio, kiu estas laŭ la fido-tiel faru.
5Sed la celo de la admono estas amo el pura koro kaj bona konscienco kaj sincera fido;
6kion maltrafinte, kelkaj homoj sin deturnis al vanta babilado,
7dezirante esti instruistoj de la leĝo, kvankam ili ne komprenas tion, kion ili diras, nek tion, pri kio ili faras aserton.
8Sed ni scias, ke la leĝo estas bona, se oni ĝin laŭleĝe uzas,
9sciante, ke la leĝo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senleĝaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, 해설
10malĉastuloj kaj viruzaĉantoj, homŝtelistoj, mensogantoj, falseĵurantoj, kaj ĉio ajn alia kontraŭa al la sana doktrino;
11laŭ la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio.
12Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado;
13kvankam mi antaŭe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, ĉar mi tion faris nesciante kaj nekredante;
14kaj la graco de nia Sinjoro abunde sufiĉegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
15Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto, ke Kristo Jesuo envenis en la mondon, por savi pekantojn, el kiuj mi estas la ĉefa;
16tamen pro tiu kaŭzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la ĉefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.
17Nun al la Reĝo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
18Ĉi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laŭ la profetaĵoj, kiuj antaŭiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon,
19tenante la fidon kaj bonan konsciencon, kiun forpuŝinte de si, kelkaj homoj ŝippereis rilate la fidon;
20el kiuj estas Himeneo kaj Aleksandro, kiujn mi transdonis al Satano, por ke ili lernu ne blasfemi.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 20절
1 / 6장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 1

이 장을 언급한 문서

더 보기