로그인

디모데후서 1장 Esperanto

바울서신 · 2 Timothy · Esperanto · 18절

절 보기

디모데후서 1장은 로마에 갇힌 바울이 디모데에게 보낸 편지의 첫 장이다. 바울은 디모데의 믿음을 확신하며 감사하고, 은사를 다시 불붙이고 복음을 위해 받는 고난을 부끄러워하지 말라고 권한다.

절 바로가기

1디모데후서 · Esperanto
1Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laŭ la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo,
2al Timoteo, mia amata filo: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
3Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage
4sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi pleniĝu de ĝojo;
5ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu loĝis unue en via avino Lois kaj en via patrino Eŭnike, kaj, mi konvinkiĝis, en vi ankaŭ.
6Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.
7Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado. 해설
8Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio,
9kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj, 해설
10sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,
11al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto.
12Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.
13Konservu la modelon de sanaj vortoj, kiujn vi aŭdis de mi, en fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.
14La bonan konfiditaĵon gardu per la Sankta Spirito, kiu loĝas en ni.
15Vi scias, ke forturniĝis de mi ĉiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.
16La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; ĉar li ofte min refreŝigis, kaj li ne hontis pri mia kateno,
17sed kiam li estis en Romo, li elserĉis min tre diligente kaj min trovis
18(la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton ĉe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 18절
1 / 4장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 2

이 장을 언급한 문서

더 보기