로그인

베드로전서 1장 Esperanto

일반서신 · 1 Peter · Esperanto · 25절

절 보기

베드로전서 1장은 편지의 첫 장이다. 흩어진 나그네 된 신자들에게 인사한 뒤, 부활로 얻은 산 소망과 시련 속의 기쁨을 말하고, 그리스도의 피로 구속된 사람답게 거룩하게 살며 서로 사랑하라고 권한다.

절 바로가기

1베드로전서 · Esperanto
1Petro, apostolo de Jesuo Kristo, al la elektitoj, kiuj estas el la dispelitaro, pasloĝantaj en Ponto, Galatujo, Kapadokio, Azio, kaj Bitinio, 해설
2laŭ la antaŭscio de Dio, la Patro, en sanktigo de la Spirito, por obeo kaj aspergo de la sango de Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco pligrandiĝu.
3Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj,
4en heredaĵon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la ĉielo por vi,
5kiuj estas gardataj de la potenco de Dio per fido al savo preta malkaŝiĝi en la lasta tempo.
6En tio vi ĝojegas, kvankam por kelka tempo, se estas necese, malĝojigite en diversaj tentoj,
7por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, troviĝu efika por laŭdo kaj gloro kaj honoro en la malkaŝo de Jesuo Kristo;
8kiun, ne vidinte, vi amas; kiun kvankam nun vi ne vidas, tamen, al li kredante, vi ĝojegas per ĝojo nedirebla kaj gloroplena;
9ricevante la celon de via fido, savon de animoj.
10Koncerne tiun savon esploris kaj serĉis la profetoj, kiuj profetis pri la graco venonta al vi;
11serĉante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antaŭe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.
12Kaj al ili malkaŝiĝis, ke ne al si mem, sed al vi, ili liveris tion, kio nun estas proklamita al vi de tiuj, kiuj predikis al vi la evangelion per la Spirito Sankta, elsendita el la ĉielo; en kiujn aferojn anĝeloj deziras enrigardi.
13Tial, ĉirkaŭzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkaŝo de Jesuo Kristo;
14kiel infanoj de obeo, ne formiĝante laŭ la voluptoj, kiujn vi antaŭe havis en via nescio;
15sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaŭ fariĝu sanktaj en ĉia konduto;
16pro tio, ke estas skribite: Vi estu sanktaj, ĉar Mi estas sankta.
17Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado juĝas laŭ la faro de ĉiu, vi pasigu en timo la tempon de via ĉi tiea loĝado;
18sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aŭ arĝento, vi elaĉetiĝis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj; 해설
19sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo;
20kiu estis antaŭdifinita antaŭ la fondo de la mondo, sed elmontrita en la fino de la tempoj pro vi,
21kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.
22Ĉastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;
23renaskite, ne el pereema semo, sed el nepereema, per la vorto de Dio, vivanta kaj restanta. 해설
24Ĉar: Ĉiu karno estas herbo, Kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto. Sekiĝas herbo, velkas floreto;
25Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj ĉi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 25절
1 / 5장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 3

이 장을 언급한 문서

더 보기