빌레몬서 1장 Esperanto
바울서신 · Philemon · Esperanto · 25절
📝 이 장의 개요 흐름·핵심 구절·인물 더 보기 →
빌레몬서 1장은 한 장으로 된 빌레몬서 전체이다. 갇힌 바울이 빌레몬에게 오네시모를 종이 아니라 사랑받는 형제로 맞아 달라고 부탁하는 짧은 편지이다.
절 바로가기
1빌레몬서 · Esperanto
1Paŭlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,
2kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arĥipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:
3Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
4Mi ĉiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj preĝoj,
5aŭdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al ĉiuj sanktuloj;
6por ke la partoprenado en via fido fariĝu energia per la sciigo de ĉiu bonaĵo, kiu estas en vi, por Kristo. 해설
7Ĉar mi tre ĝojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, ĉar la koroj de la sanktuloj refreŝiĝis per vi, frato mia.
8Kvankam do mi havas plenan kuraĝon en Kristo, por ordoni al vi tion, kio estas konvena,
9tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Paŭlo, maljunulo kaj nun ankaŭ malliberulo pro Kristo Jesuo;
10mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,
11kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;
12mi ĵus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;
13lin mi volonte ja tenus apud mi, por ke anstataŭ vi li estu al mi helpanto en la ligiloj de la evangelio;
14sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaŭ deviga, sed laŭvola.
15Ĉar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por ĉiam;
16jam ne kiel sklavon, sed kiel pli bonan ol sklavo, kiel fraton amatan, precipe por mi, sed des pli por vi, kaj en la karno kaj en la Sinjoro.
17Se vi do rigardas min kiel kunulon, akceptu lin tiel same, kiel min mem.
18Se tamen li faris ian malhonestaĵon, aŭ ŝuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;
19mi, Paŭlo, skribas per mia propra mano, mi ĝin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte ŝuldas al mi eĉ vin mem.
20Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refreŝigu mian koron en Kristo.
21Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros eĉ pli multe, ol kiom mi diras.
22Sed krom tio pretigu por mi gastoĉambron; ĉar mi esperas, ke mi, laŭ viaj preĝoj, estos donita al vi.
23Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,
24Marko, Aristarĥo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.
25La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.
Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.
본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.
이 장의 구절 해설 문서 1
이 장을 언급한 문서
더 보기
글자 크기
바탕색과 글자색 (읽기 화면만)
글꼴
글자 두께
줄 간격
표시
읽어 주기 속도
읽어 주기