로그인

아가 1장 Esperanto

시가서 · Song of Songs · Esperanto · 17절

절 보기

아가 1장은 아가의 첫 장으로, 표제에 이어 여인과 그가 사랑하는 자가 서로를 그리워하고 칭찬하는 노래가 오가는 17절이다.

절 바로가기

1아가 · Esperanto
1Alta kanto de Salomono.
2Ho, li kisu min per kisoj de sia buŝo! Ĉar via amo estas pli bona, ol vino.
3Ho, kiel bonodoras viaj aromaĵoj! Via nomo similas al elverŝita oleo; Tial la fraŭlinoj amas vin.
4Altiru min; ni postkuros vin. La reĝo envenigu min en siajn ĉambrojn; Ho, ni ĝojos kaj gajiĝos kun vi; Ni memoros vian amon pli, ol vinon; Sincere oni amas vin.
5Mi estas nigra, tamen beleta, Ho filinoj de Jerusalem, Kiel la tendoj de Kedar, Kiel la tapetoj de Salomono.
6Ne rigardu min, ke mi estas nigreta: La suno min brulkolorigis. La filoj de mia patrino koleris kontraŭ mi; Ili faris min gardistino de la vinberĝardenoj; Mian propran vinberĝardenon mi ne gardis.
7Diru al mi, ho vi, kiun mia animo amas, Kie vi paŝtas, kie vi ripozigas vian brutaron tagmeze: Kial mi similu al vagistino Ĉe la brutaroj de viaj kamaradoj?
8Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la paŝojn de la ŝafaro, Kaj paŝtu viajn kapridojn ĉe la tendoj de la paŝtistoj.
9Al la ĉevalino en la ĉaroj de Faraono Mi komparas vin, ho mia amatino.
10Belaj estas viaj vangoj sub la orelringoj, Via kolo sub la laĉoj de perloj.
11Orajn orelringojn ni faros al vi, Kun arĝentaj enkrustaĵoj.
12Dum la reĝo sidas ĉe la festotablo, Mia nardo bonodoras.
13Kiel fasko de mirho, restanta inter miaj mamoj, Estas al mi mia amato.
14Kiel floraro de kofero estas por mi mia amato, En la vinberĝardenoj de En-Gedi.
15Ho, vi estas bela, mia amatino; ho, vi estas ja bela; Viaj okuloj estas kiel ĉe kolomboj.
16Ho, vi estas bela, mia amato, kaj ĉarma; Nia lito estas kiel freŝaj herboj;
17La traboj de nia domo estas cedraj, Niaj ĉevronoj estas abiaj.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 17절
1 / 8장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장을 언급한 문서

더 보기