로그인

예레미야 1장 Esperanto

대선지서 · Jeremiah · Esperanto · 19절

절 보기

예레미야 1장은 예레미야서의 첫 장이다. 책의 표제와 예레미야가 예언자로 부름받는 소명 기사, 살구나무 가지와 끓는 가마 두 환상을 담고 있다.

절 바로가기

1예레미야 · Esperanto
1Paroloj de Jeremia, filo de Ĥilkija, el la pastroj, kiuj estis en Anatot, en la lando de Benjamen;
2al kiu aperis la vorto de la Eternulo en la tempo de Joŝija, filo de Amon, reĝo de Judujo, en la dek-tria jaro de lia reĝado,
3kaj poste en la tempo de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la fino de la dek-unua jaro de Cidkija, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, ĝis la forkonduko de la Jerusalemanoj en la kvina monato.
4Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
5Antaŭ ol Mi formis vin en la utero, Mi vin konis, kaj antaŭ ol vi eliris el la ventro, Mi vin sanktigis, Mi faris vin profeto por la popoloj. 해설
6Mi diris: Ho ve, Sinjoro, ho Eternulo! mi ne povoscias paroli, ĉar mi estas juna. 해설
7Sed la Eternulo diris al mi: Ne diru, ke vi estas juna; sed ĉien, kien Mi sendos vin, iru, kaj ĉion, kion Mi ordonos al vi, parolu.
8Ne timu ilin; ĉar Mi estas kun vi, por savi vin, diras la Eternulo.
9Kaj la Eternulo etendis Sian manon kaj ektuŝis mian buŝon, kaj la Eternulo diris al mi: Jen Mi enmetis Miajn vortojn en vian buŝon.
10Vidu, Mi starigas vin hodiaŭ super la popoloj kaj super la regnoj, por elŝiri, rompi, pereigi, kaj detrui, por konstrui kaj planti.
11Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi diris: Mi vidas bastonon maldormantan.
12Kaj la Eternulo diris al mi: Vi vidis bone; ĉar Mi maldormos pri Mia vorto, por plenumi ĝin.
13Kaj duafoje aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Kion vi vidas? Kaj mi diris: Mi vidas flame bolantan poton, kaj ĝi rigardas de norde.
14Kaj la Eternulo diris al mi: De norde venos la malfeliĉo sur ĉiujn loĝantojn de la lando.
15Ĉar jen Mi alvokos ĉiujn gentojn de la nordaj regnoj, diras la Eternulo, kaj ili venos kaj starigos ĉiu sian tronon antaŭ la pordegoj de Jerusalem kaj ĉirkaŭ ĝiaj muregoj kaj antaŭ ĉiuj urboj de Judujo.
16Kaj Mi eldiros Mian verdikton pri ili pro ĉiuj iliaj malbonagoj, pro tio, ke ili forlasis Min kaj incensis al aliaj dioj kaj adorkliniĝis antaŭ la faritaĵo de siaj manoj.
17Kaj vi zonu viajn lumbojn, leviĝu, kaj diru al ili ĉion, kion Mi ordonas al vi; ne tremu antaŭ ili, por ke Mi ne tremigu vin antaŭ ili.
18Jen Mi faras vin hodiaŭ fortikigita urbo, fera kolono, kaj kupraj muroj en la tuta lando, kontraŭ la reĝoj de Judujo, kontraŭ ĝiaj princoj, kontraŭ ĝiaj pastroj, kaj kontraŭ la popolo de la lando.
19Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 19절
1 / 52장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 2

이 장을 언급한 문서

더 보기