요엘 1장 Esperanto
소선지서 · Joel · Esperanto · 20절
📝 이 장의 개요 흐름·핵심 구절·인물 더 보기 →
요엘서 첫 장으로, 유다 땅을 휩쓴 메뚜기 재앙과 가뭄을 묘사하고 백성과 제사장에게 애곡과 금식, 성회를 촉구하며 "여호와의 날"이 가깝다고 외친다.
절 바로가기
1요엘 · Esperanto
1Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Joel, filo de Petuel.
2Aŭskultu ĉi tion, ho maljunuloj, kaj atentu, ho ĉiuj loĝantoj de la lando! Ĉu estis ĉi tio en via tempo, aŭ en la tempo de viaj patroj?
3Rakontu pri tio al viaj infanoj, kaj viaj infanoj al siaj infanoj, kaj iliaj infanoj al la sekvanta generacio.
4Kio restis de la raŭpoj, tion manĝis la akridoj; kio restis de la akridoj, tion manĝis la skaraboj; kaj kio restis de la skaraboj, tion manĝis la vermoj.
5Vekiĝu, ho ebriuloj, kaj ploru, ĝemu vi, ĉiuj drinkantoj, pri la suko vinbera, kiu estas prenita for de via buŝo.
6Ĉar venis sur mian landon nacio forta kaj nekalkulebla; ĝiaj dentoj estas dentoj de leono, kaj makzelojn de leonino ĝi havas.
7Ĝi dezertigis mian vinberujon, ĉirkaŭŝiris mian figarbon, tute senŝeligis ĝin kaj forĵetis; blankiĝis ĝiaj branĉoj.
8Ĝemu, kiel junulino, kiu metis sur sin sakaĵon pro sia fianĉo.
9For estas la farunoferoj kaj verŝoferoj el la domo de la Eternulo; funebras la pastroj, servistoj de la Eternulo.
10Dezertigita estas la kampo, funebras la tero; ĉar ekstermita estas la greno, elsekiĝis la mosto, velkis la olivoj.
11Konsternitaj estas la plugistoj, plorĝemas la vinberkultivistoj, pro la tritiko kaj hordeo, pro la pereo de la rikolto sur la kampo.
12Elsekiĝis la vinberbranĉo, velkis la figarbo; la granatarbo, la palmo, kaj la pomarbo, ĉiuj arboj de la kampo elsekiĝis; malaperis gajeco ĉe la homoj.
13Zonu vin kaj ploru, ho pastroj; ĝemegu, ho servistoj de la altaro; iru kaj kuŝu en sakaĵoj, ho servistoj de mia Dio; ĉar malaperis el la domo de via Dio la farunoferoj kaj verŝoferoj.
14Sanktigu faston, proklamu solenan kunvenon, kunvoku la maljunulojn kaj ĉiujn loĝantojn de la lando en la domon de la Eternulo, via Dio, kaj kriu al la Eternulo:
15Ho ve, kia tago! Ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo.
16Antaŭ niaj okuloj ja malaperis la manĝaĵo, el la domo de nia Dio la ĝojo kaj gajeco.
17Forputris la grajnoj sub siaj terbuloj, malpleniĝis la grenejoj, detruitaj estas la garbejoj, ĉar la greno difektiĝis.
18Ho, kiel ĝemas la brutoj, kiel suferas la bovaroj! ĉar ili ne havas paŝtaĵon; ankaŭ la ŝafaroj turmentiĝas.
19Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; ĉar fajro ekstermis la herbejojn de la stepo, kaj flamo bruldifektis ĉiujn arbojn de la kampo.
20Eĉ la bestoj de la kampo sopiras al Vi; ĉar elsekiĝis la torentoj da akvo, kaj fajro ekstermis la herbejojn de la stepo.
Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.
본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.
이 장을 언급한 문서
더 보기
글자 크기
바탕색과 글자색 (읽기 화면만)
글꼴
글자 두께
줄 간격
표시
읽어 주기 속도
읽어 주기