1La presbitero al Gajo, la amata, kiun mi amas en la vero.
2Amato, mi preĝas, ke al vi prosperu ĉio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.해설
3Ĉar mi treege ĝojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.해설
4Pli grandan ĝojon mi ne havas, ol aŭdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.
5Amato, vi faras fidele rilate al ĉiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,
6kiuj atestis vian amon antaŭ la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antaŭenigante dece je Dio,
7ĉar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.
8Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.
9Mi skribis iom al la eklezio; sed Diotrefes, kiu amas la estrecon inter ili, nin ne akceptas.
10Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraŭ ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.
11Amato, imitu ne la malbonon, sed la bonon. Bonfaranto estas el Dio; malbonfaranto ne vidis Dion.
12Pri Demetrio estas atestite de ĉiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.
13Mi havis multon por skribi al vi; sed mi ne volas skribi al vi per inko kaj kano;
14sed mi esperas vidi vin baldaŭ, kaj ni parolos vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Paco al vi. Salutas vin la amikoj. Salutu laŭ nomo la amikojn.
Esperanto 절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.
이 장에 14절
1 / 1장
본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.