로그인

잠언 1장 Esperanto

시가서 · Proverbs · Esperanto · 33절

절 보기

잠언 1장은 잠언의 첫 장으로, 책의 표제와 목적을 밝히고 "여호와를 경외하는 것이 지식의 근본"이라는 주제를 제시한다. 이어 악한 무리의 꾐을 경계하는 아버지의 훈계와 길거리에서 외치는 지혜의 경고가 나온다.

절 바로가기

1잠언 · Esperanto
1Sentencoj de Salomono, filo de David, reĝo de Izrael:
2Por scii saĝon kaj moralinstruon; Por kompreni parolojn de prudento;
3Por ricevi instruon pri saĝo, Vero, justo, kaj honesto;
4Por doni al la malkleruloj spriton, Al la junulo scion kaj singardemon.
5Saĝulo aŭdu kaj plimultigu sian scion, Kaj prudentulo akiros gvidajn kapablojn,
6Por kompreni sentencon kaj retoraĵon, La vortojn de saĝuloj kaj iliajn enigmojn.
7La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas. 해설
8Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino;
9Ĉar ili estas bela krono por via kapo, Kaj ornamo por via kolo.
10Mia filo, se pekuloj vin logos, Ne sekvu ilin.
11Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn;
12Kiel Ŝeol ni englutos ilin vivajn, Kaj la piulojn kiel irantajn en la tombon;
13Ni trovos diversajn grandvaloraĵojn, Ni plenigos niajn domojn per rabaĵo;
14Vi lotos meze inter ni, Unu monujo estos por ni ĉiuj:
15Mia filo, ne iru la vojon kune kun ili; Gardu vian piedon de ilia vojstreko,
16Ĉar iliaj piedoj kuras al malbono, Kaj rapidas, por verŝi sangon.
17Ĉar vane estas metata reto Antaŭ la okuloj de ĉiu birdo.
18Kaj ili embuskas sian propran sangon, Ili insidas siajn proprajn animojn.
19Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto.
20La saĝo krias sur la strato; Ĝi aŭdigas sian voĉon sur la placoj;
21Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn.
22Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion?
23Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn.
24Ĉar mi vokis, kaj vi rifuzis; Mi etendis mian manon, kaj neniu atentis;
25Kaj vi forĵetis ĉiujn miajn konsilojn, Kaj miajn predikojn vi ne deziris:
26Tial ankaŭ mi ridos ĉe via malfeliĉo; Mi mokos, kiam timo vin atakos.
27Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero:
28Tiam ili min vokos, sed mi ne respondos; Ili min serĉos, sed min ne trovos.
29Tial ke ili malamis scion, Kaj timon antaŭ la Eternulo ili ne deziris havi,
30Ili ne deziris miajn konsilojn, Ili malestimis ĉiujn miajn predikojn:
31Ili manĝu la fruktojn de sia agado, Kaj ili satiĝu de siaj pripensoj.
32Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas.
33Sed kiu min aŭskultas, tiu loĝos sendanĝere, Kaj estos trankvila, kaj ne timos malbonon.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 33절
1 / 31장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 1

이 장을 언급한 문서

더 보기