로그인

히브리서 1장 Esperanto

일반서신 · Hebrews · Esperanto · 14절

절 보기

히브리서의 첫 장. 하나님이 마지막 날에 아들로 말씀하셨다고 선언하고, 시편 등 구약 인용을 엮어 아들이 천사보다 뛰어남을 보여 준다.

절 바로가기

1히브리서 · Esperanto
1Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj, 해설
2en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn,
3kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj;
4fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis.
5Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?
6Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio.
7Kaj pri la anĝeloj Li diras: Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;
8sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
9Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
10Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj. 해설
11Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
12Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
13Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
14Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 14절
1 / 13장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 2

이 장을 언급한 문서

더 보기