레위기 1장 Esperanto
모세오경 · Leviticus · Esperanto · 17절
📝 이 장의 개요 흐름·핵심 구절·인물 더 보기 →
레위기의 첫 장으로, 여호와께서 회막에서 모세에게 주신 번제 규례를 담았다. 소, 양이나 염소, 새를 제물로 드리는 방법을 차례로 정한다.
절 바로가기
1레위기 · Esperanto
1La Eternulo vokis Moseon, kaj ekparolis al li el la tabernaklo de kunveno, dirante:
2Parolu al la Izraelidoj, kaj diru al ili: Se iu el vi volas alporti oferon al la Eternulo, el la brutoj, el la bovoj, kaj el la ŝafoj alportu vian oferon.
3Se lia ofero estas brulofero el bovoj, li oferu virseksulon sendifektan; al la pordo de la tabernaklo de kunveno li alkonduku ĝin, por favorigi al si la Eternulon.
4Kaj li metu sian manon sur la kapon de la brulofero, kaj li akiros favoron kaj pekpardonon.
5Kaj li buĉu la bovidon antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, alportu la sangon kaj aspergu per la sango ĉirkaŭe la altaron, kiu estas ĉe la pordo de la tabernaklo de kunveno.
6Kaj oni senfeligu la bruloferon kaj dishaku ĝin en pecojn.
7Kaj la filoj de la pastro Aaron metu fajron sur la altaron kaj metu lignon sur la fajron.
8Kaj la filoj de Aaron, la pastroj, metu la pecojn, la kapon, kaj la grason, sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
9Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro forbruligu ĉion sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
10Kaj se lia ofero estas el la malgrandaj brutoj, el la ŝafoj aŭ el la kaproj, brulofero, li alportu ĝin virseksan, sendifektan.
11Kaj li buĉu ĝin sur la norda flanko de la altaro antaŭ la Eternulo; kaj la filoj de Aaron, la pastroj, aspergu per ĝia sango la altaron ĉirkaŭe.
12Kaj oni dishaku ĝin en pecojn, apartiginte la kapon kaj la grason, kaj la pastro metu ilin sur la lignon, kiu estas sur la fajro sur la altaro.
13Kaj la internaĵon kaj la krurojn oni lavu per akvo; kaj la pastro ĉion alportu kaj forbruligu sur la altaro kiel bruloferon; ĝi estas fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
14Kaj se el la birdoj estas lia brulofero al la Eternulo, li alportu sian oferon el turtoj aŭ el kolombidoj.
15Kaj la pastro alportu ĝin al la altaro kaj fortordu ĝian kapon kaj forbruligu ĝin sur la altaro kaj elfluigu ĝian sangon super la muro de la altaro.
16Kaj ĝian kropon kun ĝiaj plumoj li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron sur la orientan flankon en la cindrejon.
17Kaj li disfendu ĝiajn flugilojn, sed ne derompu; kaj la pastro forbruligu ĝin sur la altaro, sur la ligno, kiu estas sur la fajro; ĝi estas brulofero, fajrofero, agrabla odoraĵo al la Eternulo.
Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.
본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.
이 장을 언급한 문서
더 보기
최근 읽은 곳
레위기 27장
초성으로 성경찾기
구약 39권
신약 27권
← → 키나 본문을 옆으로 밀어도 앞뒤 장으로 넘어갑니다.
글자 크기
바탕색과 글자색 (읽기 화면만)
글꼴
글자 두께
줄 간격
표시
읽어 주기 속도
읽어 주기