로마서 1장 Esperanto
바울서신 · Romans · Esperanto · 32절
📝 이 장의 개요 흐름·핵심 구절·인물 더 보기 →
로마서 1장은 바울의 인사와 로마 방문 소원, 편지의 주제인 "복음에 나타난 하나님의 의"를 밝히고, 하나님을 떠난 인류의 죄를 고발하기 시작하는 장이다.
절 바로가기
1로마서 · Esperanto
1Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,
2kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,
3pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laŭ la karno,
4la difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
5per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo,
6inter kiuj estas ankaŭ vi, vokitaj de Jesuo Kristo;
7al ĉiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
8Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi ĉiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo.
9Ĉar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi senĉese memorigas pri vi en miaj preĝoj,
10ĉiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.
11Ĉar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;
12tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.
13Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita ĝis nun), por ke mi havu iom da frukto ĉe vi, kiel ankaŭ ĉe la aliaj nacioj.
14Mi estas ŝuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al saĝuloj kaj al senprudentuloj.
15Tial laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo.
16Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj. 해설
17Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.
18Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco; 해설
19ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili.
20Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;
21ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis.
22Pretendante esti saĝaj, ili malsaĝiĝis,
23kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj.
24Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonoriĝu inter ili mem;
25kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.
26Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan; 해설
27kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.
28Kaj ĉar ili malŝatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecaĵojn;
29plenigite de ĉia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,
30kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonaĵojn, malobeemaj al gepatroj,
31senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj;
32kiuj, sciante pri la juĝo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaŭ konsentas al la farantoj de ili.
Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.
본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.
이 장의 구절 해설 문서 3
이 장을 언급한 문서
- 고린도전서 1장 18절 성경 구절
- 로마서 1장 26-27절 성경 구절
- 로마서 3장 23-24절 성경 구절
- 하박국 2장 4절 성경 구절
- 레위기 18장 22절 성경 구절
- 시편 19편 7-11절 성경 구절
- 로마서 2장 1절 성경 구절
- 로마서 3장 10-12절 성경 구절
- 갈라디아서 1장 15-16절 성경 구절
- 히브리서 10장 38절 성경 구절
- 사도행전 17장 26절 성경 구절
- 로마서 11장 28-29절 성경 구절
- 레위기 20장 13절 성경 구절
- 성도 직분
- 종교개혁주일 절기
- 믿음 교리·신학
- 복음주의 교리·신학
- 다섯 솔라 교리·신학
- 동성애와 교회 논쟁
- 로마서 성경
- 95개조 반박문 역사
- 로마 성경
- 이방인 성경
- 선지서 성경
- 다윗의 자손 성경
- 갈대아인 성경
- 육체의 일 성경
- 갈대아 성경
- 예수의 족보 성경
- 양자론 교리·신학
더 보기
글자 크기
바탕색과 글자색 (읽기 화면만)
글꼴
글자 두께
줄 간격
표시
읽어 주기 속도
읽어 주기