로그인

출애굽기 1장 Esperanto

모세오경 · Exodus · Esperanto · 22절

절 보기

출애굽기 1장은 애굽에서 크게 번성한 이스라엘 자손을 요셉을 알지 못하는 새 왕이 강제 노역으로 억압하고, 히브리 남자 아기를 죽이라고 명령하는 장이다. 산파들은 하나님을 두려워하여 이 명령을 따르지 않는다.

절 바로가기

1출애굽기 · Esperanto
1Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; ĉiu venis kun siaj domanoj:
2Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda;
3Isaĥar, Zebulun, kaj Benjamen;
4Dan kaj Naftali, Gad kaj Aŝer.
5Kaj la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo.
6Kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio.
7Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multiĝis kaj treege fortiĝis, kaj la lando pleniĝis de ili.
8Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon.
9Kaj li diris al sia popolo: Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni;
10ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi, por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la lando.
11Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses.
12Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multiĝis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj fariĝis teruraĵo.
13Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele.
14Kaj ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per ĉia laboro sur la kampo, per ĉiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.
15Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua.
16Li diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi.
17Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj.
18Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj?
19Tiam la akuŝistinoj diris al Faraono: Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj: antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj.
20Kaj Dio faris bonon al la akuŝistinoj, kaj la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis.
21Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.
22Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 22절
1 / 40장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장을 언급한 문서

더 보기