로그인

마태복음 1장 Esperanto

복음서 · Matthew · Esperanto · 25절

절 보기

마태복음의 첫 장으로, 아브라함부터 예수까지 세 시기 열네 대씩의 족보와 마리아가 성령으로 잉태해 예수가 태어나기까지의 과정을 요셉 중심으로 기록한다.

절 바로가기

1마태복음 · Esperanto
1La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.
2Al Abraham naskiĝis Isaak, kaj al Isaak naskiĝis Jakob, kaj al Jakob naskiĝis Jehuda kaj liaj fratoj,
3kaj al Jehuda naskiĝis Perec kaj Zeraĥ el Tamar, kaj al Perec naskiĝis Ĥecron, kaj al Ĥecron naskiĝis Ram,
4kaj al Ram naskiĝis Aminadab, kaj al Aminadab naskiĝis Naĥŝon, kaj al Naĥŝon naskiĝis Salma,
5kaj al Salma naskiĝis Boaz el Raĥab, kaj al Boaz naskiĝis Obed el Rut, kaj al Obed naskiĝis Jiŝaj,
6kaj al Jiŝaj naskiĝis David, la reĝo. Kaj al David naskiĝis Salomono el la edzino de Urija,
7kaj al Salomono naskiĝis Reĥabeam, kaj al Reĥabeam naskiĝis Abija, kaj al Abija naskiĝis Asa,
8kaj al Asa naskiĝis Jehoŝafat, kaj al Jehoŝafat naskiĝis Joram, kaj al Joram naskiĝis Uzija,
9kaj al Uzija naskiĝis Jotam, kaj al Jotam naskiĝis Aĥaz, kaj al Aĥaz naskiĝis Ĥizkija,
10kaj al Ĥizkija naskiĝis Manase, kaj al Manase naskiĝis Amon, kaj al Amon naskiĝis Joŝija,
11kaj al Joŝija naskiĝis Jeĥonja kaj liaj fratoj, je la tempo de la transloĝiĝo en Babelon.
12Kaj post la transloĝiĝo en Babelon, al Jeĥonja naskiĝis Ŝealtiel, kaj al Ŝealtiel naskiĝis Zerubabel,
13kaj al Zerubabel naskiĝis Abiud, kaj al Abiud naskiĝis Eljakim, kaj al Eljakim naskiĝis Azor,
14kaj al Azor naskiĝis Cadok, kaj al Cadok naskiĝis Aĥim, kaj al Aĥim naskiĝis Eliud,
15kaj al Eliud naskiĝis Eleazar, kaj al Eleazar naskiĝis Mattan, kaj al Mattan naskiĝis Jakob,
16kaj al Jakob naskiĝis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.
17Tial ĉiuj generacioj de Abraham ĝis David estas dek kvar generacioj, kaj de David ĝis la transloĝiĝo en Babelon dek kvar generacioj, kaj de la transloĝiĝo en Babelon ĝis la Kristo dek kvar generacioj.
18Kaj la naskiĝo de Jesuo Kristo estis tiamaniere: kiam lia patrino Maria estis fianĉinigita al Jozef, antaŭ ol ili kunvenis, ŝi troviĝis graveda per la Sankta Spirito.
19Kaj ŝia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti ŝin al publika malhonoro, volis ŝin sekrete forsendi.
20Sed kiam li pripensis tion, jen anĝelo de la Eternulo aperis al li en sonĝo, dirante: Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; ĉar tio, kio naskiĝos de ŝi, estas per la Sankta Spirito.
21Kaj ŝi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; ĉar li savos sian popolon de ĝiaj pekoj.
22Kaj ĉio tio okazis, por ke plenumiĝu tio, kion la Eternulo parolis per la profeto, dirante: 해설
23Jen virgulino gravediĝos kaj naskos filon, Kaj oni donos al li la nomon Emanuel; tio estas, Dio kun ni. 해설
24Kaj Jozef, leviĝinte el sia dormo, faris, kiel ordonis al li la anĝelo de la Eternulo, kaj prenis al si sian edzinon;
25kaj li ne ekkonis ŝin, ĝis ŝi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

Esperanto
절을 누르면 복사·공유·형광펜·메모를 쓸 수 있습니다. 점선 낱말은 교회백과 문서로 이어집니다.

이 장에 25절
1 / 28장

본문은 Esperanto(에스페란토) — getbible.net(CrossWire SWORD 모듈)에서 가져옴 · 라이선스: 공개 도메인 (Public Domain) 형광펜·메모·읽은 표시는 판과 상관없이 같은 장에 함께 남습니다. 점선이 그어진 낱말은 교회백과에 문서가 있는 인물·지명·용어입니다(한 화면에 한 번씩만 표시). 형광펜·메모·읽은 표시는 이 브라우저에만 저장되며 내 표시에서 모아 볼 수 있습니다.

이 장의 구절 해설 문서 2

이 장을 언급한 문서

더 보기